31 gen 2008

Mi havas koron malgajan. Mi havas doloran pinton en la meza brusto.
Mi klopodas pensi pri mia estonteco, kaj pri mia ekzistado, kaj ke mi ja estas en la spaco, sed la pinto daŭras ekzisti.
Mi devas klopodi pensadi ke mi estas mi, kaj ke ŝi estas ŝi!
Mi suferas, se mi ne devas tion fari. Kial mi suferas? Kion mi timas? ke ŝi ne plu min amos?
Jam nun ŝi eble ne plu min amas! kaj eble ŝi neniam min amis!
Kial, do, mi devas daŭrigi suferi?
Mi devas ŝangi mian sintenon! Mi devas iĝi feliĉa por mi mem! Mi estas aĵo! Kaj samtempe mi estas la tuto! Fakte ekster mi nenion ekzistas!

Nessun commento:

Etichette