22 gen 2008

Mi amas ŝin!
Jes, mi amas ŝin!
Mia koro ne povas diri
kiel sentas sin!

Al mi mankas la spiro
kaj la pensoj plenigas
mian menson. Estas ĉiuj
pensoj de amo. Estas ĉiuj
pensoj de ĝojo.

Mia animo plenĝojas
mia koro elverŝas,
ĉiam pli elverŝas. Mi
amas ŝin!

Mi amas ŝin. La vetero
subite eklumas,
la suno neatendite
aperas, la sango
fluegas en la vejnoj.
Mi feliĉas.
Mi amas ŝin!

(22/1/2008)

Nessun commento:

Etichette