27 dic 2006

Al la Juda foririnto

Pasuminte en malnova libro pri Esperanto, mi trovis la jenan versaĵon:

Al la juda foririnto
.
Li fermis la kofron, manpremis - adiaŭ!
Sen ia protesto li iris . . . Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto . . . Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos . . . kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni infanojn protektis.
Sed Auschwitz eksistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi . . . ni lin lasis foriri.

(Lodewijk Cornelis Deij)

19 dic 2006

Mia patro



Mia patro estis marmorministo,
li havis siajn manojn
el karno kaj el fero,
li havis siajn manojn
el karno kaj el marmorsplito.

Mia patro estis marmorministo,
li havis la koron
el suno kaj el luno,
el vento kaj el glacio.

Mia patro estis marmorministo,
la rokon el la roko li eldisigis,
la haŭton el la haŭto,
kelkfoje la karnon
li eldisigis el sia korpo.

Mia patro estis marmorministo,
korbele supre la korbelroko
kun la okuloj lumblindigitaj far la suno
kun la manoj eroditaj far la ŝtala ŝnuro
kiu kunligis lin kun la vivo.

Mia patro estis marmorministo.

Kaj nun li ripozas
kun la montopintoj antaŭ siaj okuloj.


(19/12/2006)

18 dic 2006

Ekde nun mi devas labori!
Saluton.
Hodiaux mi deziras komenci skribi cxi tiujn pagxojn Esperante, sed mi ne suficxe konas gxin!!
Mi bone esperas!!
Pardonpetu laux erarojn!!

Etichette