15 nov 2007


Eĉ sin ĵetu sur mi
la fajrita akra fulmo
kaj estu renversita etero de la ŝtorma tondro
de la vento plej sovaĝa
kaj la ruiniganta blovo skuegu la radikojn
de la enega tero.
Kaj el la oceano la ondo bruegante
ruldetruu la universon kaj la vojon de la steloj
kaj la akra destino ĵetegu mian korpon
en la nigran Tartaron: mi ne mortos!

(libera traduko el Esĥilo ("La Prometeo ĉenita" versoj: 1043 - 1053)

13 nov 2007

Serenado

Malmulte da kuko sufiĉis al mi,
amforon da vino mi sekigis.
Nun al mia morbida etulino
dolĉe mi agordas mia serenado.
(libera traduko el Anacreonte)

12 nov 2007

Purpura hiacinto


........ kiel sur la montoj la paŝtistoj
surtretas perpiede
la purpuran hiacinton
kaj sur la grundo restas
la floro sanganta ...........

(libera traduko el Sapfo)

7 nov 2007


90.000 vizitantoj. Tiomaj estis la partoprenantoj, de la 1 -a ĝis la 4 -a de novembro, en Lucca, Toskanujo (Italio), al la jara fojo de "Lucca Comics and Games" (Lucca komiksoj kaj ludoj).

Tiu estas la plej grava itala ekspozicio de bildstrioj kaj de ĉio kion komprenas la komiksa mondo, kiel bildstrioj, kartunkinaĵoj, ludoj (rolaj, tablaj, kartaj), imagarmondo, fantascienzmondo.

Ĝi okazas sur areo de pli ol 30.000 kvadratajn metrojn, kies pli ol 15.000 dediĉitaj al la ekspozicioj.

Al ĝi partoprenas ĉiuj la plej gravaj fakaj operaciantoj.

Ĉi tiun jaron, por la unua fojo, ankaŭ­ la IEF (Itala Esperanto Federacio), pere de siaj lucca -anoj, partoprenis en tiu ekspozicio per stando, eta sed bone lokita.

Nia stando estis vizitita de kelkaj miloj de partoprenantaj al la ekspozicio. Kaj ankaŭ­ de multaj roluloj de la bilstria mondo, kiuj bone akceptis esti fotitaj ĉe nia tablo (vidu fotojn).

Okaze de la ekspozicio estis prezentita al publiko de pasiuloj, la unua numero de la bildstrio Rat-ulo (Ratman tradukita en Esperanto), kun la ĉeesto de la aŭ­toro kaj desegnisto Leo Ortolani, tre famega inter la junaj pasiuloj, kiu, dum unu horo, autografiis la ekzemplerojn de la bildstrioj.

Etichette