30 mag 2008

Mi estas kiel anemon'


Mi estas kiel anemon'

nemorosa

kiu okulumas

neĝoblanka

tra la verdkolor'

intensa

de l' herbejo,

kaj ondiĝas

pro ĉiu ventblovet'

alhokiĝanta

en ĝiaj verdfoliaj

puntoj.


Mi estas kiel papili'

blankega

kiu cirkaŭflugas

facile

tra l' aromplena briz'

de l' vespero,

kaj flirtas

kaj dancas

kaj revenas

ĝis, laca, ĝi sterniĝas.


Mi estas kiel sunradi'

printempa

kiu karesas

delikate

la purkora neĝborul'

kaj varmigas

apenaŭe

ĝian helbrilan korolon.


Mi estas kiel ros'

matena

kiu brilas kaj flagras


dum antaŭeniĝas

la tago.

20 mag 2008

Mi ne feliĉas
ne, mi ne feliĉas;
mia koro subpremiĝas
sub tre peza sento.

Mi ne vivas
mi ne plu vivas
ene de tiu vivo.

Ankaŭ mi volus
plezure travivi,
ĝojon elprovi
de la suno aperanta
de la birdo flugadanta
de la floro, la eta kampfloro
min raviĝanta
per sia helbrila koloro.

Ankaŭ mi volus senti
la feliĉajn paŝojn

de l' kurado tra l'herbo,
la penetreman ĝojon
altigantan ĝis la ĉielo

kaj unuiĝas al la universo.


Mi laciĝas suferi!

Etichette