14 set 2007

92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio

Saluto de la prezidanto de UEA

Inaugura parolado okaze de la UK en Jokohamo

Estimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj shtatoj kaj instancoj, estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizajhoj, karaj esperantistoj, la malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF havis neimiteblan stilon.

Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, lau mia opinio, sensukcese.

La problemo pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan shelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj la koro, mi dirus “la koreco”, la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn.

En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ghiaj sekvoj!”

Fakte grandaj kaj gloraj estis ghiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiau ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun chinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taghikoj kun koreoj, sed homoj el chiuj mondopartoj.

Malgrau tio, tamen homoj daure diras al ni: Chu Esperanto ankorau havos funkcion en la hodiaua mondo? Chu ghi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj el tiu mirinda periodo de espero, kiun la europanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Chu nun la mondo ne estas esence malsama ol ghi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de gefrateco, homa interhelpo, tutmonda paco, kun kiuj Esperanto kuniris? Tiam la homaro batalis por aserti tiujn novajn valorojn. Nun la batalo, bedaurinde, estas farata de la plej forta parto de la homaro por entute forigi ilin.

Fakte, se oni rigardas chirkaue en la normala mondo, oni vidas nur timojn. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn chiam pli timindajn kontrau imagataj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malrichaj landoj montras sian veran vizaghon: retoriko kaj nenio alia.

Chu en chi tiuj kondichoj estas ankorau loko en la mondo por Esperanto?
Mi senhezite respondas per granda jeso.

Ankau la tempoj de Zamenhof estis malfacilaj.

Krome, okupighi pri Esperanto esence signifas okupighi pri justeco, kaj tio chiam estis malfacila.

Tamen aspiron al justeco oni ne mortigas. Chiuj televidoj de la mondo povas rediri al vi dum 24 horoj, ke la tago estas nokto, sed ili ne povas eterne kredigi al vi tion. Mensogoj restas mensogoj, ech kiam chiuj televidoj de la mondo diras la malon. Nacia lingvo restas nacia lingvo, ech kiam chiuj “inteligentuloj” de la mondo diras al vi, ke ghi estas internacia.

Bonshance la aspiro al justeco renaskighas en la animo de chiu juna homo en chiu generacio.

Kiel la juna Ludoviko, ne hazarde juna, la Esperanto-movado daure estis kaj ghis nun restas kontrau perforta solvo de intergentaj problemoj. Chu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: “Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!”? Kontrau tiu malamo ni laboras, ne por pruvi la superecon de lingvo kun akuzativo.

Se ni entute produktis unu ideon, kiu estas valora ankau por la ekstera mondo dum chi tiuj 100 jaroj kaj pli, tiu estas ghi: homoj naskighas egalaj ankau kiam
temas pri lingvoj. Chio cetera estas komentoj.

Armitaj per tiu ideo, ni laboru en la mondo kaj por la mondo.

Fakte mi kredas, ke Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo, ne nur en Europo, sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la europa/usona, la islama, la orient-azia, la sudamerika, ktp.

Se ni ne respondas al tiu voko kaj insistas okupighi chefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Chinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj tiu Europo, kiu deklaras sin parto de ghi), Afriko, ktp. En chi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ghi konservos sian signifon kaj ech pliigos ghin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, ech male, lau la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto almenau estas ighanta, ponto inter chiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

Mi mem hontus, kiel esperantisto kaj admiranto de Zamenhof, ne okupighi pri la grandaj problemoj de chi tiu momento.

Kiam Unesko mem kaj multaj neesperantistoj mem farighas pli kaj pli sentemaj pri la danghero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion, ni ne povas lasi la neesperantistojn solaj en la defendo de la parolantoj de malgravaj kaj atakataj lingvoj.

Atentu: malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskau chiuj lingvoj. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj de homoj en la mondo, kiuj estas chiutage, chiuhore, chiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskighis.

Pri lingvoj ne estas ankorau nun vera la aserto ke “homoj naskighas egalaj”. En chi tiu situacio ni simple ne rajtas retirighi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de nia movado.

Mi ghojas fini mian periodon de prezidado en Japanujo, en Azio kaj vidi de la podio chi tiun salonon. Chu chi tiu estos efektive la jarcento de Azio en la mondo kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado, estas ankorau tro frue por klare vidi. Mi povas esperi pri tio.

Mi volas tamen ankorau profiti vian tempon por transdoni al vi du mesaghojn.
Unue: ne auskultu malverajn profetojn. Ne ekzistas mirakloj.

Esperanto progresis dum sia historio per la laboro de miloj kaj miloj da homoj kiel vi, mildaj, trankvilaj sed obstinaj laborantoj pro la bono de la mondo.

Chiu, kiu komercas per retorikaj babiloj, per tre belaj kaj impresaj paroladoj sen iu ajn intenco apliki mem tion, kion li au shi predikas, perdigas al vi tempon, ech se li au shi ne intencas trompi vin, sed nur imponi al vi. Permesu al mi, kiu daure verkis kongresajn rezoluciojn, ghuste taksi la valoron de belaj vortoj, kiuj restas belaj vortoj.

Chiu, kiu promesas la tujan finan venkon per teknikaj au aliaj rimedoj, nur kondiche ke vi financas lian au shian agadon trompas sin mem au nur provas trompi vin.

Chiu, kiu invitas vin rezigni pri via laboro por Esperanto kaj nur ghui la fruktojn de tio, kion aliaj faras por krei parolantaron de Esperanto, estas ne nur malvera profeto sed ankau malhonesta profeto.

Chiu, kiu forgesas la admonon de Zamenhof pri tio, ke sur nia flago estu skribita la vorto “konkordo”, kaj interesighas chefe pri manieroj instigi malkonkordon, estas ne nur malvera sed ankau malshatinda profeto.

Due: shanghu chion por ke nenio shanghighu. Ni vivas en mondo en kiu okazas dauraj teÿnikaj progresoj.

Estas esence adaptighi al ghi. La Esperanto-movado estas jam tute alia rilate al la momento, en kiu mi eniris ghin. Tiam oni skribis 10-kopiajn cirkulerojn per karbopapero kaj per forta premado de la klavaro de la skribmashino. Nunaj esperantistoj ech ne scias, kio estas karbo-papero. Pluadaptighi al la tehhnika mondo estas necesa kaj por UEA kaj por la landaj asocioj kaj por la lokaj grupoj. Reta informado kaj retaj kursoj estas esencaj iloj. Ne preteratentu tion.
Sed ankau ne tro atentu tion. La enhavo estas ankorau pli grava ol la ilo, per kiu oni komunikas.

Nenio baze shanghighis en la movado: la plej grava tehhnika rimedo estas ankorau homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo. Chio cetera estas nur tehhnikajhoj.

Tamen kaj niaj gejunuloj kaj niaj gemaljunuloj konkurencas inter si por adaptighi al tiuj tehhnikajhoj, kaj do ne devus esti problemoj, ech eniri la plej jhusajn virtualajn realojn, kiuj povus oferti potencialojn por Esperanto.

En sia lasta kongresa parolado en la 8-a UK en 1912-a, Zamenhof diris: “... multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos ... vi eble demandos chu en sia lasta kongresa parolo... li nenion pli havas por diri al ni?” Kaj li respondis al si mem: “Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj!

Multe, multe, tre multe mi volus hodiau diri al vi, char mia koro estas plena...”
Same mi havas ankorau amason da aferoj dirindaj, sed chi tiu ne estas la ghusta momento, char mi jam tro longe parolis.

Mi baldau reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: “simpla esperantisto” kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankorau danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi.

Mi sopiras je la momento, kiam mi chesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupighi finfine pri io utila al Esperanto.

Dankon al vi chiuj!
Renato CORSETTI

5 set 2007

En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris:

Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Etichette