7 feb 2007

Senutila





Senutila


Vibrante
malrapide ondiĝas
kaj desegnas arabeskojn
malsekajn pro pluvo;

flava
pendiganta apenaŭ
ĉe la nigra branĉo de la vivo
senutila
la folio elmelkita
iluziiĝas morti.

(20/11/2001)

Malrapide la nokto ....



Malrapide la nokto ...


Spirpulsantajn kaj ardajn la sinojn
kaj la spurmemorojn de via amkorpo
mi sopiras.

Pasiiĝante mia haŭto
viajn karesojn
atendas.

Gustumante
la plezurtremon
de nur revita kiso .....

..... malrapide
la nokto forfluas.





2 feb 2007

Mia Kara amik'

muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka

Mia kara amik',
Mia vera amik',
Kion farus mi mem,
Se nur vi lasus min?

Ja sen vi
Estas malgaje...

Al mateno kun am'
Venas mi por renkont'.
Kiam ros' en la herb',
Kaj profunda silent' –
Ĉirkaŭ ni.

Ho, silent' de mateniĝ',
Estas vi ora!

Por la ros', por silent',
Por infana ridet'
Devas ni fari, ke
En la mond' ne bruegu milit'.

Ho, mia voĉ',
Estu vi tondr',
Estu vi tondro.

Se vi estas amik',
Pense kune kun mi,
Tiam nun kiel mi
Ne silentu, sed kantu kun mi.

Kaj nia kant',
Estos plej ĉarma.



Ĉi tiu ne estas kanzonteksto, sed nur alta poezio!! Ĉu ne?



Etichette