23 apr 2007

Lasta fino

Ne estas vere, ke la lasta fino de la homo estas la socio! Laŭ mia opinio, la lasta fino de la homo estas la homo mem: sia sio.

La socio utilas nur kiel perilo.





Powered by ScribeFire.

18 apr 2007


Tremado trakuras min

antaux via majesto,

ho blanka monto,

el neĝo kaj el ŝtono,

raspa,


trairata de la tempo,

akra kaj dolĉa,

ardigejo kaj pacigejo

por mia malkvieta animo.



Vin vidante

mia animo trankviliĝas,

kaj rideto ekaperas

en la koro.



Kiam la espero ĉesas

kaj anstataŭas la mornajn

mortintencojn,

via aspekto

tranqvila

kaj la flankoj

puraj

luladas

mian senesperan koron

kaj kondukas ĝin permane.



Vi estas mia patrino,

dolĉa monto,

vi estas mia patro,

kiu min kondukas kaj ŝirmas

en la timinda irejo de la vivo.










Powered by ScribeFire.

3 apr 2007

"Mi kredas, ke la espero estas nek efektiva, nek iluzia, same kiel surtere vojo, kiu komence ne eksistis, sed estiĝis post multeripeta paŝado de homaj piedoj".

Lu Sin (el "La naskiĝloko")





Powered by ScribeFire.

Etichette