21 mar 2007

Nebulo

Ho vatita silento

kie la animo sterniĝas

finfine feliĉa



envolvu min

en viaj blankaj ringoj

kaj kaŝu min

je la mondokuloj



penetru en min

ĝis la animo

kaj lulu min,

patrino amema



liberigu min

de la angoro, kiu murdas

kaj metu min

ekster tempon!









powered by performancing firefox

2 mar 2007

Sombrajn

ellasas la sonorilo

sonoradojn en la aero.



Estas la Nokthoro.



Timemaj

la vojirantoj

enhejmiĝas haste.



Lantaj

la sonoradoj

enŝoviĝas en la koron:

tremo el konsterniĝo

trairas la vejnojn.



La Reaperantoj

serpentumantaj

invadas la vojojn

senhomajn

lividajn

ĉe malheliĝo

kaj ĉirkauas magie

noktajn silentojn.



Estas la horo de la fantomoj:

estas Nokthoro.







powered by performancing firefox

Etichette