24 giu 2008

Mi volus poetskribi
por fiksi emociojn
trakurantaj miajn venojn:

kontraŭpunkta muzik'
de Bach-fugo
malkaŝas en mi
pecojn de infinito.

En tiu momento
mi spiras malfinecon.

Per la majestec'
de finalakord',
ĉiu kontentiĝas,
kaj ĉeestas la tut',

en kiu mi partoprenas.

Finfine, mi hejmiĝas.
Ankaŭ al mi bezonus
ja kisojn,
ankaŭ al mi bezonus
ja karesojn.

Sed male mi iras
renkonte al nebulo
matena.

Etichette