7 nov 2007


90.000 vizitantoj. Tiomaj estis la partoprenantoj, de la 1 -a ĝis la 4 -a de novembro, en Lucca, Toskanujo (Italio), al la jara fojo de "Lucca Comics and Games" (Lucca komiksoj kaj ludoj).

Tiu estas la plej grava itala ekspozicio de bildstrioj kaj de ĉio kion komprenas la komiksa mondo, kiel bildstrioj, kartunkinaĵoj, ludoj (rolaj, tablaj, kartaj), imagarmondo, fantascienzmondo.

Ĝi okazas sur areo de pli ol 30.000 kvadratajn metrojn, kies pli ol 15.000 dediĉitaj al la ekspozicioj.

Al ĝi partoprenas ĉiuj la plej gravaj fakaj operaciantoj.

Ĉi tiun jaron, por la unua fojo, ankaŭ­ la IEF (Itala Esperanto Federacio), pere de siaj lucca -anoj, partoprenis en tiu ekspozicio per stando, eta sed bone lokita.

Nia stando estis vizitita de kelkaj miloj de partoprenantaj al la ekspozicio. Kaj ankaŭ­ de multaj roluloj de la bilstria mondo, kiuj bone akceptis esti fotitaj ĉe nia tablo (vidu fotojn).

Okaze de la ekspozicio estis prezentita al publiko de pasiuloj, la unua numero de la bildstrio Rat-ulo (Ratman tradukita en Esperanto), kun la ĉeesto de la aŭ­toro kaj desegnisto Leo Ortolani, tre famega inter la junaj pasiuloj, kiu, dum unu horo, autografiis la ekzemplerojn de la bildstrioj.

1 commento:

Anonimo ha detto...

Saluton el Kroatio! Ĉu vi povas malkovri al mi sekreton kiel vi sukcesas kaj mi ne sukcesis skribi en mia ĵus malfermita esperantlingva blogo http://antibarbaruso.blogspot.com/ ĝustajn E-literojn. Mi tajpas E-literojn per la programo EK de Jurij Finkel.

Etichette