27 dic 2006

Al la Juda foririnto

Pasuminte en malnova libro pri Esperanto, mi trovis la jenan versaĵon:

Al la juda foririnto
.
Li fermis la kofron, manpremis - adiaŭ!
Sen ia protesto li iris . . . Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto . . . Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos . . . kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
.
Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni infanojn protektis.
Sed Auschwitz eksistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi . . . ni lin lasis foriri.

(Lodewijk Cornelis Deij)

Nessun commento:

Etichette