15 mag 2007

BISO!

Estis iam, en nia vilagxo, kamparano tre laborema, kaj pro bezono li laboradis de la ektagigxo gxis la sunsubiro.

Bedauxrinde li sciis nek legi nek skribi cxar neniu lin instruis.

Lia cxiutagaj mangxoj estis cxiam la kutimaj: boligita farunon je tagmezo (el maizo aux el kasxtanoj) kaj vespere, tutcerte, li mangxis legomsupon.

Iun tagon, kiu scias la kialon, li devis aliri al la urbon kaj li pensis ke, apenaux estus libera de la engagxigxoj, farus finfine mangxajxon malsaman ol kutime tiel, kiel li iufoje auxdis paroli.

Do li eniris en gastejo, eksidis kaj rimarkis, al la apuda tablo, ulon, kiu estas gustumanta sukeman bifstekon.

Ekvenis kelnero kun menuo. La kompatinda homo, nesciante legi, hazardis, kaj demetis fingron sur la menuo: tio estas vere troa ..... trafis ekzakte la legomsupo!

Li ekmangxis kontrauxvole kaj post iom da tempo rimarkis ke sia najbaro finis bifstekon kaj vokis la kelneron dirante: BISO!

Post iom da tempo la kelnero revenis al li portante plian bifstekon.

Nia amiko, je tiu momento, kuragxigxis kaj supozante kompreni kiel havi sukan bifstekon, englutis sian legomsupon kaj, vokante la kelneron ekkriis solenrole: KELNERO, BISO!

Mi ne diros al vi ke, post iom da tempo, li trovigxis antaux la nazo plenplenan teleron el fumanta legomsupo!

Nessun commento:

Etichette